<

Konstrui la vojvojn al alia mondo:
Ni tutmondigu rezistadojn 

- format PDF

Ni, gereprezentantoj de bataloj de civila socio, venintaj el diversaj medioj el 60 landoj, kunvenintaj en Gxenevo en alternativa supro de la 22a gxis la 25a de junio 2000, responde al alvoko de Bangkoko kaj jxus antaux speciala sesio de UNO pri socia kreskado, plene agnokas defiojn kiujn niaj popoloj alfrontas en realigado de socia kreskado en  tutmondigxa kunteksto. Ni adoptis sekvan deklaracion. Ni invitas cxiujn sociajn movadojn, sindikatojn, NRO-jn, grupojn, asociojn,ktp... engagxintajn en batalo kontraux novliberala kaj seksdiskrimina tutmondigxo, subskribi gxin. Tion farante, ni celas tutmondigxon de niaj rezistadoj kaj kolektivan konstruadon de vojoj al alia mondo. 

1) Kriza tutmondigxo . 

Nova miljaro anoncas pli da malekvilibroj inter Nordaj kaj Sudaj, Orientaj kaj Okcidentaj landoj, kaj ene de sama lando, inter ricxuloj kaj malricxuloj, virinoj kaj viroj, junuloj kaj pliagxuloj, urboj kaj kamparoj. Estas pli kaj pli da malricxaj homoj, inkluzive en pli kaj pli ricxaj socioj, dum homaro produktas richajxojn en konsiderinda kvanto. 

Liberala tutmondigxo pligrandigas la diferencojn. Kaj se gxi frapas cxiujn, virinoj samkiel infanoj pagas pro tio pli altan prezon : efektive, la novliberalaj politikoj intensigis virinigxon de malricxeco, pelis la virinojn kaj infanojn en tutmondan seksindustrion kaj akrigis perfortojn kontrał virinoj ghin antauxintajn. Tutmondigxo estas ne nur novliberala, sed ankaux seksdiskrimina. 

Tiu tutmondigxo karakterizigxas ankaux per politiko de tuja rentabilitato elcxerpanta planed-vivrimedojn. Cxar gxi favorigas superregadon de financo al cxiuj vivaspektoj, gxi endangxerigas demokratiojn, sxtatojn,ilojn de socia solidareco kaj publikajn servojn. 

Krome, gxi favorigas liberan varcirkuladon, sed malhelpas tiun de homoj : el tio ni konstatas fenomeneksplodon de kasxlogxantoj, ekskludon kaj superekspluatadon de geenmigrantoj, ksenofobion kaj rasismon. Fine, gxi rompas la plej fundamentajn homajn rajtojn ( civilajn, politikajn, ekonomajn kaj kulturajn), tiel transformante la novliberalan projekton en veran kontrauxhomaran krimon . Responde al kreskanta opono de pli kaj pli multnombra logxantaro kaj fronte al malsukceso de la liberalaj politikoj, la regantoj adoptas lingvajxon pri "homvizaga tutmondigxo". Unuflanke, gxi kunlancxas socian agendon kaj provas engagxi la civilan socion en tiun procezon ebligante havigi al si pseuxdan influon tra Studoj pri reduktado de malricxeco kaj disvolvo de Monda Banko kaj de Internacia Monda Fonduso. Aliflanke, gxi provas dividi kaj plie subpremas sociajn movadojn, sindikatojn kaj kritikajn NROjn , celante ilin malfortigi.

Liberala tutmondigxo kauxzas ankaux multajn armitajn konfliktojn plu ekstermantajn civilan logxantaron kaj sxargxas sxtatbudgxetojn, profite al armadindustrio. Kreskanta rolo de grandpotencaj landoj, elvokante la imperiismajn tradiciojn kaj ebligita pro la restrukturado de iliaj armeoj sub NATO-komando, kauxzas malfortigadon kaj malartikigxon de kulturoj kaj lokaj solidarecoj, rivaladon inter etnaj grupoj kaj diserigxon de socioj. Tio kondukas al militriskoj, kelkfoje je la nomo de paco, al kreskigxo de identigaj sentoj formigxeblaj kiel integrismoj aux akregaj naciismoj. Ekzemple, sub preteksto batali kontraux narkotrafikantoj, la Usona registaro pligravigas sian subpreman politikon kaj, aparte en la Anda regiono, kontraux sociaj movadoj, per starigo de potenca militbazo en Ekvadoro. Tio, aldone al aprobo de plano "Kolombio", pligravigas armitan konflikton en tiu lando kaj minacas etendigi gxin al la tuta regiono. Alia ekzemplo: tiuj samaj politikoj de Usono.ebligas instrumentadon de integrismaj grupoj, kiel en Afganio kie talibandiktaturo vivtenas per opioproduktado. 

Respondo al tiuj krizoj ne povas esti unuforma, sed ekzisto de tiuj konfliktoj pli urgxigas neceson de solidaroj inter popoloj, por helpi al apero aux plifortikigo de popolaj strukturoj, aparte sindikataj aux asociaj kiuj perspektivigas batalon kaj emancipigxon, nek revenon al reakciaj solvoj, nek akcepton de diktajxoj flanke de okcidentaj registaroj. 

Ni deziras sxangxi la mondon kaj krei unu bazitan sur rajto je kompleta disvolvo de la homoj, en kiu viroj kaj virinoj egalrajte vivos sen diskrimino, nek ekskluzivo, kie popoloj kaj ilia sciaro estos respektataj. Ni insistas pri respekto de fundamentaj homaj rajtoj, aparte pri realigado de ekonomia, socia kaj kultura rajtaro, pri graveco uzi regionajn kaj internaciaj instrumentojn pri homaj rajtoj por kritiki la novliberalisman superregantan sxablonon modelon, pri urgxo promocii aplikon de iliaj devoj pri homaj rajtoj far naciaj sxtatoj 

2. Mobilizaj retoj. 

Por postuli pli justan kaj pli respondecan distribuon de la ricxajxoj, luktoj internaciiŽis lastajn jarojn. Zapatistoj, unuaj, starigis en 1996 Interkontinentan Renkontigxon por Homaro kaj kontraux Novliberalismo, unuigante cxiujn mondskalajn batalojn kaj alvokante cxiujn homojn krei reton de konektoj. Tiu propono konsistigis samtempe originon kaj referencon de cxiuj nunaj movadoj kontraux tutmondigxo. Ne mirindas, ke meksika registaro kaj monda potenco provas detrui zapatajn komunumojn por fini kun tio, kio devenis lukto kontraux ili. Poste alvenis mobiligxoj, internacie aux per kampanjotemoj konstruitaj : ni pensas pri sukceso de "Tutmonda Marsxo de Virinoj", kontraux malricxeco kaj perforto al virinoj, pri iniciatoj starigitaj post fondo de MOK (Monda Organizo por Komerco), aparte - kreado de Monda Agado de Popoloj (AMP), ankaux aliaj mobiligxoj, tro multnombraj por ke ni menciu cxiujn. Tiuj mobiligxoj ofte celas respekton de socia kaj ekologia rajtaro, kiel tiu cxiujare starigita en Latinameriko la 12-an de Oktobro en Tago de Elkluditoj "grito de los ecluidos". 

Sukceso de jxusaj mobiligxoj en Usono sekvas elmergigxo de serio da mondskalaj amaskampanjoj en lastaj jaroj: kampanjo por sxuldnuligo de malricxigxintaj landoj, cxefe animata de kolektivoj "Jubileo 2000", kontraux AMI-interkonsentoj, por kontrolo kaj taksado de kapitaloj, animata interalie de ATTAK-kolektivoj, kontraux MOK aux plivastigo de ties kompetenteca kampo, kontraux planoj de struktura algxustigo kaj aliaj programoj de ekonomia reformo de IMF kaj Tutmonda Banko. 

Amplekso de tiuj mobiligxoj estas signo, ke ni eniris en tute novan situacion, en kiu respondeco de movadoj estas despli grava , ke pri la mobiligxoj oni amasinformis kaj ke ili igis grandan atendon cxe aktivulaj retoj kaj pli vaste cxe granda parto el publika opinio en la diversaj landoj. 

3. Tracei la vojojn de nia estonteco 

Tiuj mobiligxoj malkasxas kreskantan rifuzon de sekvoj de liberala tutmondigxo, tutmondigxo serve al superregantaj sxtatoj, financa kapitalo kaj transnaciaj entreprenoj. 

* Sociaj problemoj kusxas kore de tiu rifuzo. Novliberalismo kontribuis redukti la sxtatrolon, tiel malfortiginte la publikajn servojn - interalie per politiko de privatigo, kiu aparte minacas sanon, edukadon, kaj socian protektadon -, forigante socialajn akirajxojn kaj limigante pezon de sindikataro. La liberala tutmondigxo, tiel, kiel gxi disvolvigxas ekde komenco de la 90-aj jaroj, pliakcelis tiun procezon, pligravigante necerton pri laborposteno, viv- kaj laborkondicxoj 

* Virinproblemoj ankaux estas unuaranga defio, kiel spegulas kreskanta virinigado de malricxeco kaj persisto de kontrałvirinaj perfortoj. Problemo pri fakta egaleco inter virinoj kaj viroj restas fundamenta en la lukto kontrał novliberalisma tutmondigxo. Tion respeguligas kreskanta mobilizadode virinoj cxie tra la mondo en tiuj luktoj. 

* Problemoj pri cxirkauxajo, plej largxa sence, estas ankaux centraj en jxusaj mobiligxoj, cxirkaux rifuzo de alproprigo de vivantajxo per transnaciaj entreprenoj lastajn jarojn sukcesinte patentigi diversajn plantojn kaj vivformojn, amasa rifuzo al MGO-j (Genetike Modifitaj Organismoj), lukto kontraux artikolo 27.3(b) de GATT minacanta ekziston mem de auxtoktonaj komunumoj kaj de gxia tradicia sciaro.

* Demokratio konsistigas la kvaran flankon de tiu globala kritiko. Fronte al politikaj kaj financaj institucioj decidantaj sen reala kontrolo de la civitanaro, precipe fronte al ideologia gurdado celanta kredigi nin, ke ne estas alternativoj al nunaj novliberalaj politikoj, la volo de civitanoj havigi la estontecon de nia mondo pli kaj pli amase esprimigxas. 

* Fine, batalo kontraux ksefofobio kaj rasismo, por socia ensxovigo kaj egalrajteco de enmigrantoj ankaux konsistigas gravan flankon de tiu globala kritiko de novliberala tutmondigxo. Tiukuntekste, sociaj movadoj, sindikatoj, NRO-j devas samtempe: 

* Konstrui kaj disvolvi plej vastajn mobiligxojn al konkretaj celoj. Kiel ni vidis rilate AMI aux interministerian Konferencon de MOK en Seatlo, samkiel kunvenojn de Aprilo 2000 de MB kaj IMF en Vasxintono, ili estas esenca rimedo modifi fortrilatojn kaj kontrauxstari ofensivon de apogantoj de liberala tutmondigxo. Tiuj konkretaj kampanjoj ebligas ankaux konstrui kaj eksperimenti aliancojn inter la diversaj movadojn naci- kiel internacinivele.

* Debati pri alternativoj oponotaj al novliberala sxablono kaj pri problemoj povontaj dividi la diversajn movadoj. 

* Antauxeniri en kunordigadon de movadoj internaciskale. 

4. Debati kaj ellabori alternativojn 

La diskutoj inter sindikatoj, NRO-j kaj sociaj movadoj en Seatlo montris ekziston de malsamaj aliroj, aparte pri socialaj kaj cxirkałajxaj normoj. Tałgas tiurilate progresi konstruante fortrilaton kaj trudante novajn rajtojn. La diversaj internaciaj kampanjoj okazigis debatojn kaj diskutojn, cxefe pri temoj de sxuldo (pri nocio de plej malricxaj landoj ał pri rimedoj kontroli utiligadon de spezoj devenantaj de sxuldnuligado) ał pri internaciaj financaj institucioj (ilia reformado ał forigado). Tiuj malsamaj aliroj ne obstaklis kaj ne obstaklas al komuna agado. Komuna rifuzo pri liberala tutmondigxo, gxenerala konsento en la movado por disvolvigxo centrata al homo, konsistigante inspirigan kaj diversricxigan fonton, faras, ke bazoj de interkonsento inter la diversaj movadoj suficxe solidas. Tiu dinamiko ebligas superi eventualajn malkonsentojn, interalie la diversajn strategiojn de homa disvolvado. Gxi ebligas formigi alternativajn proponojn. 

5. Agantaj solidaroj 

Multegaj iniciatoj, agoj, kampanjoj, mobiligxoj nun ekzistas mondnivele, tiel atestante ke alia mondo eblas ekde nun. Pluraj artikigxas cxirkaux tre konkretaj celoj. 

Ni menciu : 

SXULDO 

Ni alvokas cxiujn sociajn movadojn, nordajn kiel sudajn lukti: 

* por nuligo de la tuta sxuldo de disvolvigxantaj landoj, kiu laux kriterioj de la civila socio, malmoralas, ne legxas kaj ne pageblas. Gxi starigas modernan formon de sklaveco, kiu kondamnas milionojn da homoj, plimulte virinojn kaj infanojn, je trudlaboro; 

* por forlaso de iniciato de IMF kaj MB al Tre Sxulditaj Malricxaj Landoj (TSxML-iniciato), kiu estas nur sabotoperacio por malpermesi sxuldonuligon; 

* por definitiva solvo al sxuldoproblemo respektanta principojn de justeco kaj travidebleco al popoloj; 

* por cxesigo de planoj pri struktura algxustigo truditaj de IMF al sxulditaj nacioj. 

Ni alvokas al amasa monda mobilizado dum G8-kunveno en Okinauxo (21-23-aj de Julio) kaj Jarmila Supro starigota de UN en Nov-Jorko la ventan 6-an de Septembro por enskribi sxuldonuligon cxe tagordo de estanta jarmilo. 

INTERNACIA MONFONDUSO (IMF) KAJ MONDA BANKO (MB) 

Alternativa Supro postulas radikalajn sxangxojn sine de IMF kaj MB. Tial ni postulas: 

1- Kompletan nuligon de multlateraj sxuldoj (kauxzitaj cxefe en IMF kaj MB), sen struktura algxustigo, nek kondicxebleco, inkluzive pri kiel la malblokitaj spezoj elspezatos.

2- Cxesigon de programoj pri struktura algxustigo kaj de cxiuj programoj pri ekonomiaj reformoj, cxar ili, elekstere konceptitaj kaj truditaj de IMF kaj MB, ne demokratias kaj estas ekonomie kaj sociale katastrofaj por loka logxantaro. 

3- Travideblecon kaj demokratiigxon de IMF kaj MB, ilian submetigxon al popoloj ankorał jugitaj al iliaj politikoj kaj projektoj. Estonta ekzisto, strukturo kaj politiko de tiuj internaciaj institucioj devas determinigxi en demokratia kaj travidebla procezo. 

4- Respekton far tiuj internaciaj institucioj al fundamentaj homaj rajtoj tiaj, kiajn difinas Universala Deklaracio pri Homaj Rajtoj kaj internacia juro; uzadon de tiuj dokumentoj de respekto al homaj rajtoj, kiel referenca kadro por ellaborado de iliaj projektoj kaj politikoj, nepron por la naciaj sxtatoj respekti la devojn enhavitajn en tiuj regionaj kaj internaciaj dokumentoj.

5- Redukton de MB-povoj kaj pli grandan imputeblecon de tiu institucio, kiel proponas internacia kampanjo "World Bank Bonds Campain." 

6. Se tiuj institucioj persistus en sia logiko liberaligi la mondon, movado por alia tutmondigxo ne hezitus trudi abolon de IMF kaj MB. 

La venontan 26-an de septembro do devos esti cxefan celon de monda agadsemajno koincidonta kun jarkunveno en Prago, por depostuli radikalan sxangxon de MB kaj IMF kaj novan arkitekturon de internacia financa sistemo. 

MONDA ORGANIZO PRI KOMERCO 

Mondo ne estas varo kaj homaro ne estas rimedo: Momento alvenis agnoski, ke internacia komerco kaj gxia cxefa institucio MOK, deveninta el Marakesxa 
interkonsento, krizas. Tempo estas anstatałigi tiun kadukan, maljustega kaj subprema sistemo per kadro de justa kaj dałra intersxangxo por la 21-a jarcento. Ni plidauxrigas kontrauxstari cxiun novan intertraktan serion kaj postuli moratorion al cxiuj novaj intertraktadoj, kiuj plifortigus povon kaj agadkampon de MOK, samkiel por ekskludi el juridikcio de MOK fakojn, kiel kamparanan agrikulturon, sociajn servojn kaj rajtojn al intelekta posedo. Ni postulas starigon de kontrolado kaj taksoj al kapitalaro. Necesas garantii aliron al bazbezonoj: sektoroj kiel sano, edukado, kulturo, cxirkauxajxo, akvoprovizado kaj ceteraj esencaj bezonoj estas fundamentaj rajtoj. Tiuj sektoroj ne devas submetigxi al reguloj de monda komerco kaj do ekskludendas elGxeneralaInterkonsento pri Komerco kaj Servoj (GIKS) Same, politikoj celantaj favorigi kaj sxirmi nutran sekurecon kaj suverenon, kamparanan kaj dauxran agrikulturon devas neniel submetigxi al reguloj de multlatera komerco. 

Organo pri Konfliktsolvado sekrete operacias kaj uzurpas legx- kaj regularfunkciojn de suverenaj sxtatoj kaj de lokaj auxtoritatoj . Do gxi devas malaperi. 

Reguloj de internacia komerco submetendas al internacia juro, tiel, kiel difinas gxin Universala Deklaracio pri Homaj Rajtoj, internacia pakto pri civilaj kaj politikaj rajtoj, 

Konvencio pri elimado de cxiuj diskriminformoj al virinoj, Internacia Pakto pri ekonomiaj, sociaj kaj kulturaj rajtoj samkiel la diversaj internaciaj dokumentoj (konvencioj, paktoj, protokoloj), kiuj unuavice garantias respekton al fundamentaj homaj rajtoj kaj suverenecon de la popoloj. 

Interkonsento pri la aspektoj de rajtoj de intelekta posedo rilatantaj al komerco (ARIRK) favorigas starigon de momopolioj profite al transnaciaj societoj Gxi rifuzas al plejnombro rajton al flegado kaj kuraciloj. Gxi sekvigas privatigxon de scioj kaj vivantajxo, atencas al biodiverseco kaj malebligas al malricxaj landoj plibonigi sian nivelon de sociala, ekonomia bonesto kaj disvolvi siajn teknikajn kapablojn. ARIRK devas eliri el MOK.

Ni kondamnas la politikojn starigatajn de MOK, MB, IMF,OEKD. Ni denuncas la submetigxon de politika nacia kaj regiona povantaro (el kiuj Ełropa Unio) al interesgrupoj de transnaciaj societoj: Ekonomia Monda Forumo,Internacia Komerca Kamero, Ełropa Rondtablo, Servoj 2000, firmaoj kiuj pretendas reguligi enmigradon lał nuraj kriterioj de bezono je portempa personaro kaj obeemaj cerbuloj. 

Ni, Movadoj kaj organizoj subskribintaj, engagxigxas labori por justa internacia intersxangxa sistemo starigita sub demokratia kontrolo. Ni subtenos la lutojn je cxiuj skaloj kaj en cxiuj landoj tra kampanjoj pri internacia solidareco. 

KONTROLO DE FINANCAJ FLUOJ KAJ FISKAJ PARADIZOJ 

Tobin-takso 

Tobin-takso estas takso limigita al valutoperacioj. Gxi ne estas la ununura solvo al la multaj problemoj kaj depostuloj kałzitaj de financa tutmondigxo. Gxi reprezentas unu el la mobilizigaj eblecoj de kontrolo al mondaj financaj fluoj. 
Pro siaj simpleco, mekanismoj kaj konsekvencoj, gxi ebligas atingi diversajn kaj kromajn celojn. Pedagogia ilo kaj dinamika propono, gxi ebligas komprenigi al la civitanoj kial la socialaj, ekonomiaj kaj politikaj misfunkciadoj ligigxas al liberala tutmondigxo. Ilo kontrał financa spekulado, gxi ebligas, se gxia procento estas suficxe alta, bremsi la spekulaciajn fenomenojn malstabiligantajn la ekonomiojn kaj malhelpas cxiun volontan landskalan projekton de konstruado kaj progreso. Ilo de internacia politiko, gxi ebligas, cxar gxi naskas gravan enspezon, starigi malsaman internacian arkitekturon bazitan sur redistribuo kaj internaciskala divido de ricxajxoj. 

Tobin-takso estas konkreta kaj realigebla propono. Fakte la de bankoj ofte uzataj elektronaj sistemoj tre facile ebligas starigi gxin. Antał cxio estas problemo de politika volo. 

Debato malfermigxas kiel disdoni tiun takson. Unu el la proponoj konsistas en kreado de nova internacia unuo zorganta pri socialaj kaj cxirkałajxaj aspektoj kaj komisiita mastrumi la rimedojn devenintajn el tiu taksado. 

Pli globale, tiu batalo enskribigxas en luktado kontrał senlaboro kaj ekskludo. Malregulado de labormerkatoj samiras kun laborpolitikoj kiuj nome de lukto kontrał senlaboro pliigas portempan laboron kaj malaltajn salajrojn. Gxi ankał samiras kun politikoj de malkonstruo de socia sxtato. La plej bona maniero sxangxi opinion de la registaroj estas pezo de civitanaj mobilizoj. Tiuj-cxi povus unue esprimigxi ełropskale. Necesas do preparigxi por komuna mobilizado kontrał senlaboro kaj malstabileco dum Nica decembra ełropunia kunveno. estos okazo mobilizi por sociala rajtaro kaj por Tobin-takso. 

Fiskaj paradizoj 

Taksadoj kontrałas fiskajn paradizojn, recikligejoj de kapitaloj el financa krimeco. Ilia malmuntado nepras. La fiskaj paradizoj estas diamanta ringo cxirkał kolo de la planedo. Starigxas filiado inter tri partneroj: transnaciaj firmaoj (fiska frałdo, gigantaj maklerajxoj al mondmerkatoj, petrolo, armiloj, transportoj, ktp...) organizoj pri "blankigado' de krimmono kaj sxtatoj (por financado de partioj kaj politikistoj). La respondeculoj do estas registaroj kaj sxtatoj. Fakte ili havas neniun deziron malmunti fiskajn paradizojn, ecx se interne homoj batalas kontrał ili. Grandaj paradizoj ne estas "eksterzonaj", ili kusxas en Londono, Gxenevo, Lisxtentejno, Monako, ktp... 

Ni celas sendi inferen la fiskajn paradizojn per trafaj inform- kaj premagadoj. Tiuj agadoj povus konkretigxi en marsxado al unu el tiuj fiskaj paradizoj ał al transnacia firmao ał ecx samtempe al pluraj celejoj. 

Ankał proponigxas studoj pri efekto de fiskaj paradizoj al etaj landoj kaj ke ekonomiajn alternativojn financu G7-landoj dum eliminado de tiuj fiskaj paradizoj en tiuj landoj. 

LUKTADO KONTRAU LIBERSXANGXAJ INTERKONSENTOJ 

Tiuj interkonsentoj, prezentate kiel necesaj kaj samtempe favorigante transnaciajn firmaojn kaj lokajn elitojn, ne kapablas plenumi la logxantarajn bezonojn kaj male pligravigas malricxecon kaj ekskludon. Duflankaj regionaj kaj internaciaj interkonsentoj forigas la socialan kaj cxirkałajxan agendon kaj ignoras asimetriojn inter landoj; ili nur favorigas transnacian kapitalon kaj gxiajn elitojn, tiel malebligante aplikadon de demokratio. 

Bazigxante sur tiuj negativaj spertoj, ni rifuzas projekton de kreado de libersxangxa zono en Amerikoj (ALCA) proponatan de registaroj de Usono kaj tiuj de la regiono. samkiel similajn interkonsentojn en Afriko kaj Azio ał ie ajn. 

Ni postulas justajn komercajn interkonsentojn enskribitajn en logiko de dałra disvolvado, traktatajn kun partopreno kaj konsento de la logxantaro kaj celantajn socian disvolvadon de la popoloj. 

TUTMONDA MARSXADO DE VIRINOJ 2000 

Kun pli ol 4500 grupoj en pli el 155 landoj, monda marsxo de virinoj 2000 konsistigas senprecedencan forton de virina mobilizado kontrał malricxeco kaj por divido de ricxajxoj, kontrał cxiuj perfortoj faritaj kontrał virinoj kaj por egaleco inter virinoj kaj viroj. Gxi apartenas al socia,movadaro, sindikatoj, grupoj, asocioj, NRO-j luktantaj kontrał nuna novliberala tutmondigxo, proponas alternativojn kaj teksas planednivelajn solidarecojn. 

Lał masrxado, la nuna tutmondigxo estas ne nur kapitalisma kaj novliberalisma, sed seksisma. La situacio de virinoj povas klarigxi nur per kunigata forto de ambał mondaj fenomenoj: novliberalisma kapitalismo kaj patrismo internutrantaj kaj reciproke fortigas por konservi la plej grandan parton el la virinoj en kultura subigxo, socia malvalorigxo, ekonomia margxenigxo, "maltravidebleco" de ilia ekzisto kaj laboro, marketigo de ilia korpo. Cxiaj situacioj similantaj al vera apartigxo. 

Beijxingo+5 malfelicxe treege demonstras ke tre longa vojo restas ankorał irota por atingi respekton de virinaj fundamentaj rajtojMarsxado proponas konstrui egalecan mondon inter virinoj kaj viroj kie la virinoj liberus de cxia perforto, ekspluatado inkluzive hejma perforto, seksperforto, prostituo, virintrafiko, seksa persekuto, socian ał sxtatan perforto. 

Marsxado proponas ataki la strukturajn kialojn de malricxeco kaj perforto al virinoj kaj enhavas depostulojn el kiuj pluraj kunigxas kun tiu de aliaj sociaj movadoj, sed enigas specifan perspektivon. 

* starigo far cxiuj sxtatoj de kadro-legxo kaj strategioj celantaj forigon de malricxeco kaj cxefe tiu de virinoj. 

* Apliko de urgxaj decidoj kiel tiuj priskribataj en tiu rezolucio. 

* Starigo de konsilio por ekonomia kaj financa sekureco komisiita starigi politikan kontrolon al financaj merkatoj kaj redifini la regulojn de nova financa sistemo je monda nivelo, kies konsisto devos enhavi gereprezentantojn el la civila socio kaj certigi vir-virinan kaj nord-sudlandan parecon.

* Aplikado de konvencioj kaj decidoj ebligantaj forigi cxiujn perfortajxojn kontrał virinoj. Ni devas aparte atenti la depostulojn pri lesbaninoj, cxar tutmondigxo seksismas kaj gxi aparte malmolas kontrał samseksuloj. 

Marsxado postulas tuj apliki la principon de egaleco inter virinoj kaj viroj en cxiuj strukturoj ał kunordigmodoj, kiujn la movado por alia tutmondigxo bonvolos doni al si kaj starigi vastan lokon al reprezentantoj de sudaj landoj kaj de margxenitoj. 

Marsxado invitas cxiujn movadojn kuniri kun estontaj agadoj de Marsxado: en Ełropo: Bruselo la 14-an de Oktobro, en Vasxingtono la 15-an de Oktobro por manifestacii kontrał MB kaj IMF kaj en Nov-Jorko la 17-an de Oktobro antał UN, en kiu internacia delegacio de Marsxado renkontigxos kun Kofi Annan por transdoni al li depostulojn de la virinoj kaj informi lin pri nia decidemo atingi ilian realigon. 

6. Internacie kunordigi agadojn kaj movadojn 

Forto de internaciaj kampanjoj kaj de Seatla kaj Vasxingtona manifestacio grandparte kusxis sur ilia funkciadmodo, retstrukturoj, flekseblaj kaj nedirektivaj, konvergxoj per konsento pri konkretaj kampanjoj kaj temoj. Cxio-cxi ebligis al tre diversaj movadoj eniri en komunan agadon.

Samtempe necesas povi spertojn kunfronti, havi lokojn en kiuj oni debatas kaj do tiel ebligi akumulan pliricxigxon de la diversaj movadoj engagxigxintaj en lukto kontrał liberala tutmondigxo. Por respondi al al tiuj bezonoj, utilus ekiri internacia alianco tre fleksebla kaj artikigata per konkretaj kampanjoj de tiuj malsamaj movadoj.

Tiu procezo jam komencigxis, bazite sur volo konstrui komunan agendon, reciprokan interkonon, interkomprenon pri la defioj de respektivaj agadoj, praktikan bezonondividi la informojn inter regionoj, kampanjoj kaj movadoj cele al kreskado de videbleco kaj efikeco. 

Kreado de internacinivela kunordigo estas kompleksa procedo: la klopodoj samtempe devos plivastigi kaj pliprofundigi la movadon (konscie) kunigante kun sindikatoj, laboristajn organizojn, virinojn, gekamparanojn, kulturajn organizojn ktp... Tiu kunordigo ankał devos esti bone enradikigxi en sociaj zorgoj kaj luktoj de koncernaj popoloj kaj logxantaro. 

Ekzistas pluraj rimedoj antałeniri per tiu procedo kiel ekzemple: artikigo de ligoj inter temaj kaj regionaj kampanjoj, komunaj tagoj de mobilizado, popolasembleoj, pli efika de teknologioj, kunordigaj sekretariaroj, ktp...

El inter la multaj estontaj eventoj, arangxo Dakaro 2000 cxi-decembre en Senegalio kaj Monda Socia Forumo en Porto Alegre en Brazilo en januaro 2001 starigas du gravajn okazojn por plidałrigi tiun diskutserion, cele al kreado de internacia reto de mobilizado. 

Haut